Ĉu ni rajtas revi pri mondo sub libera permesilo?

Danke al Linukso mi uzas ĉiutage distribuaĵon kaj programarojn kiuj estas sub libera permesilo. Mia distribuaĵo estas Arklinukso. Kion signifas libera permesilo? Ĉu estas ĉiam sinonimo de senpaga? Ne. La konfuzo estiĝas de tio, ke en la angla la vortoj libera kaj senpaga estas tradukitaj per la sama vorto: free. En la franca estas du malsamaj vortoj (gratuit kaj libre). Ankaŭ en la germana estas du vortoj (kostenlos kaj frei).

Vi povas aĉeti programaron sub libera permesilo au akiri ĝin senpage. La rezulto estas finfine la sama : En la momento kiam la programaro apartenas al vi, vi rajtas fari tion kion vi volas kune. Vi havas aliron al la fontkodo. La pordo estas malfermita kaj ne estas ŝlosilo! Tial vi povas:

  • uzi la programaron
  • studi la kodon
  • modifi la kodon
  • surmerkatigi la modifitan programaron aŭ distribui ĝin senpage sub la sama libera permesilo.

Ĉiuj linuksaj operaciumoj (Ubuntu, Debian, openSUSE, Arklinukso ktp.) estas sub libera permesilo.

La malo de libera permesilo estas mallibera aŭ proprieta permesilo. Microsoft Windows kaj Apple merkatigas operaciumojn kaj programarojn sub proprieta permesilo. Vi povas uzi la programaron sed vi ne havas aliron al la fontkodo. Tial vi ne povas modifi ion. Strange, la granda plimulto de homoj akceptas ĉi tion sen protesti! Pro nescio aŭ pro submetiĝo al la sistemo.

Ĉu vi konsentus aĉeti domon kun kontrakto, kiu diras, ke vi ne rajtas repentri la kuirejon aŭ ŝanĝi la fenestrojn? Se vi aĉetas Apple-komputilon, vi ne havas aliron al la BIOS (Basic Input/Output Systembaza eniga-eliga sistemo) . Tio signifas ke vi povas ŝanĝi nenion! Kvankam vi pagis la komputilon, ĝi ne apartenas tute al vi. Ĉu vi konsentus aĉeti veturilon kun veldita motora kovrilo por malhelpi vin aliri la motoron?

Por konstrui pli justan mondon, la homaro bezonas liberigi la energiojn kaj partumi la sciojn. Ni ne devas bari la aliron al scio. La liberaj permesiloj estas tial tre pozitivaj.

Imagu, se ĉiuj vojoj en la lando, kie vi loĝas, estus proprietaj kun paspagoj ĉie! Kio okazus? Homoj ne plu vojaĝus kaj ĝi estus katastrofo por la ekonomio. Mi certas, ke estus bona ideo, se ĉiuj publikaj transportoj estus senpagaj.

Kial ne apliki la liberaj permesiloj al ĉiuj produktoj, kiujn ni fabrikas? Ĉiuj planoj devus esti sub libera permesilo! Tiuj de aŭtoj, tiuj de bicikloj, tiuj de mebloj… Ĉiuj! por ke ĉiu, kiu ŝatas plibonigi produkton, povu fari ĝin libere kaj partumi ĝin kun aliaj.

Ni devas krei novan mondon kun novaj reguloj por redistribui riĉecon juste, kaj oferti esperon al niaj infanoj. Ni devas konstrui kiel eble plej rapide mondon sub libera permesilo.

Ĉi tiu artikolo estas parta traduko de la sekva artikolo verkita en la franca.

Votre commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l’aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion /  Changer )

Photo Google

Vous commentez à l’aide de votre compte Google. Déconnexion /  Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l’aide de votre compte Twitter. Déconnexion /  Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l’aide de votre compte Facebook. Déconnexion /  Changer )

Connexion à %s