Agordi la lingvon de sia arklinuksa distribuaĵo esperante

Ekde preskaŭ unu jaro mi uzas la arklinuksan distribuaĵon kaj mi tre kontentas pri ĝi. Arklinukso estas tre stabila sed ĝia instalado ne estas tiel facila kiel tiu de Ubuntu ekzemple. Ĉi tiu (aŭ Linux Mint) estas ideala por la komencantoj, sed Arch Linux estas por la elprovitoj.

1) Mia klavaro

Mia klavaro estas agordita france (AZERTY). Mi uzas ĉiutage kvar lingvojn :

  • la francan, kiu estas mia gepatra lingvo,
  • la germanan, kiu estas la lingvo de la Lando kie mi loĝas ekde 2014,
  • la anglan, kiel parto de mia laboro,
  • aŭ esperanto por la tutnova versio de mia blogo.

La franca klavaro estas miaopinie la plej kompleta. Estas multe pli facila tajpi tekston germane kun klavaro en la franca ol male.

Kun mia klavaro mi povas ankaŭ tajpi la esperantajn ĉapelitajn leterojn sen problemo. La plej malfacila estas la ŭ. Mi devas tajpi tiel :

Maj + AltGr + µ kaj poste u ŭ
Maj + AltGr + µ kaj poste Maj + u → Ŭ

Maj signifas Shift.

2) Mia operaciumo

Pasintsemajne mi decidis ŝanĝi la lingvon de mia operaciumo. Mia distribuaĵo estas Arklinukso. Tio estas facila. Uzante la komandojn sudo kaj nano, bonvolu malfermi en terminalo la dosieron /etc/locale.gen.

sudo nano /etc/locale.gen

 

tri

Bonvolu rulumi malsupren ĝis vi trovu eo UTF-8. Vi malaperigu la kradon (dieson). Tiel la linio ne plus estas komento. Kiam vi restartigos vian komputilon, ĝi ŝanĝos la lingvon de la operaciumo.

kvar

 

Por konservi viajn ŝanĝojn, premu Ctrl + x.

Ĉu konservi modifitan Bufron?

Bonvolu respondi Yes kaj vi premu la klavon Enter (aŭ Entrée).

Nun oni devas aldoni la novan lingvon en la dosiero /etc/locale.conf. Bonvolu malfermi ĉi tiun en terminalo.

sudo nano /etc/locale.conf

Vi malaperigu la linion kaj vi tajpu :

LANG="eo.UTF-8"

Kaj vi devas konservi viajn ŝanĝojn. Vi premu Ctrl + x. Vi respondu Yes (aŭ OuiJa) kaj vi premu la klavon Enter.

kvin

 

Vi ne forgesu restartigi la la komputilon. La lingvo estas ŝanĝita!

sep

 

Laisser un commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l'aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion /  Changer )

Photo Google

Vous commentez à l'aide de votre compte Google. Déconnexion /  Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l'aide de votre compte Twitter. Déconnexion /  Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l'aide de votre compte Facebook. Déconnexion /  Changer )

Connexion à %s

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur la façon dont les données de vos commentaires sont traitées.